Nun la dua plej granda ekonomio en la mondo post Usono, Ĉinio fariĝas
ankaŭ “superpotenco” inter la uzantoj de http://lernu.net, la reta
Esperanto-lernejo. Ĉinio havas ne nur la nun plej rapide kreskantan aron
da registritaj Lernu-uzantoj, sed ankaŭ unu el la plej grandaj
procentaĵoj da novaj vizitoj al http://lernu.net. Por lerni kiel pli bone
kultivi ĉi tiun fekundan kampon, kelkaj ŝlosilaj aktivuloj de E@I kaj la
Lernu-teamo vojaĝis tra Ĉinio dum preskaŭ la tuta monato februaro (1-a
ĝis 24-a).
Celante pli bone kompreni la ĉinajn kulturon kaj vivon kaj ankaŭ starigi
pli da kontaktoj kun aktivaj ĉinaj esperantistoj, E@I kaj Lernu-aktivuloj
Peter Baláž, Indrė Pileckytė, Jevgenij kaj Neringa Gaus vizitis plurajn
urbojn de Ĉinio (Pekino, Haikou [insulo Hainan], Honkongo, Ŝanhajo,
Nanjing), renkontiĝante kun lokaj esperantistoj en ĉiu urbo. La vojaĝon
subvenciis ESF kadre de la ĉi-jara rekonstruo kaj ampleksigo de Lernu, por
kiu utilos la novaj scioj kaj kontaktoj.
Aldone, pro la sukceso de SES (Somera Esperanto-Studado) en Eŭropo, la
teamo esploris eblajn taŭgajn lokojn por simila aranĝo en Azio. Post la
vojaĝo la teamo raportos pli detale al ESF pri siaj spertoj kaj atingoj.
Ĉu ankaŭ vi volas subteni la pliampleksigon, plibonigon kaj pliefikigon
de Lernu kiel ilo por disvastigi Esperanton tra la mondo? Kontribuu al la
kampanjo “100.000 EUR por ESF”: http://kampanjo.ikso.net/eo ! Ĝis
nun oni kolektis preskaŭ 9000 eŭrojn – aldonu ankaŭ vian nomon al la
listo!